Distrikto Ortenau

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Frajburgo
regiona ligo: Suda Supra Rejno
administra sidejo: Offenburg
areo: 1 850 km²
Loĝantoj: 441 885 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 223 po km²
Aŭtokodo: OG (Offenburg)
Oficiala kodo: 08317

La distrikto Ortenau (germane Ortenaukreis) situas en la sudoriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝia administra sidejo estas la urbo Offenburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Suda Supra Rejno.

La distrikto havas areon de 1 850 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 441 885 loĝantojn. Laŭ areo la distrikto estas la plej granda en Baden-Virtembergo.

Najbaras la distriktoj Rastatt norde, Freudenstadt kaj Rottweil oriente, Schwarzwald-Baar sudoriente, Emmendingen sude. Okcidente la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝtato Francio kun siaj arondismentoj Strasburgo, Strasburgo Kampara kaj Sélestat-Erstein de la departemento Bas-Rhin.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy